Aŭtoro: Sαndor Petυfitraduko de: Kαlmαn Kalocsay

La Apostolo

I.

La urb' obskuras: sur ĝi kuŝas nokto,
la luno vagas aliregione,
kaj ĉiu stelo fermis
sian okulon oran,
la mondo estas tiel nigra,
kiel la konscienco aĉetita.

Lumeto sola glimas
nur tie supre en la alto
langvore, agonie,
kiel okulo de revul' malsana,
kiel espero lasta.

Ĝi estas pala lampo de mansardo.
Kiu do viglas nun ĉe tiu lumo,
kiu do viglas tie en la alto?
Du fratoj: la mizero kaj la virto.

Ho, granda, granda tie la mizero,
en la ĉambret' apenaŭ trovas lokon.
Ĉambret' malgranda kiel hirundnesto,
kaj ne pli ornamita.
Ĉiuj kvar muroj nudas kaj dezertas,
pli ĝuste, ili nudus, se ne farus
la ŝimo ilin buntaj, se ne pentrus
sur ilin ĉie striojn
la pluvo trafluanta la tegmenton.

Tiriĝas infren
la dika spur' de l' pluvo
kiel en la riĉulaj domoj
la ŝnur' sonorileta.
L' aero estas tiel prema
de la suspiroj kaj de l' ŝimodoro!
La hundoj de la grandsinjoroj
kutimiĝintaj al pli bona hejmo,
ĉi-loke mortus eble.

Pinligna lito kaj pinligna tablo,
en brokantejo certe ne vendeblaj,
ĉe l' litpiedo pajlosako olda,
apud la tablo kelkaj pajloseĝoj,
ĉe l' kap' de l' lito kesto vermronĝita, —
jen ĉiuj mebloj de l' ĉambreto.

Kiuj ĉi tie loĝas?
Ĉe l' laca palpebrumo de la lampo
obskur' kaj lumo luktas inter si,
kaj la figuroj estas
forviŝiĝintaj kiel sonĝimagoj
en duonlumo duonfantomantaj.

Ĉu trompas la okulojn la meĉlumo,
aŭ la loĝantoj de ĉi tiu ĉambro
estas do vere tiel palaj,
tiel fantomsimilaj?

Ho povra, povra familio!
Ĉe l' litokapo sidas sur la kesto
kun sia suĉinfano la patrino.
Suĉinfaneto malfeliĉa!
Kun raŭka ĝem' li suĉas, spasme suĉas
la sekan mamon de l' patrino,
kaj vane suĉas.
Meditas la virino,
doloraj devas esti ŝiaj pensoj,
ĉar dense, kiel neĝo degelinta
de l' tegmentrando
fluadas ŝiaj larmoj,
trafluas sur vizaĝo ŝia
malsupren al vizaĝ' de l' bebo...
Aŭ eble ŝi eĉ ne pensadas,
nur el kutimo, senkonscie
el la okuloj fontas larmoj
kiel el roko la torento?

L' infan' pli aĝa
jam dormas dank' al Dio
(aŭ eble ŝajnas dormi?),
apud la muro, sur la lito
kovrita per littuko kruda,
el kiu okulumas pajlo.
Knabeto, dormu, dormu,
kaj sonĝu panon en la manon velkan,
kaj via sonĝo estos reĝa.

La familiopatro, juna viro,
kun sombra frunto sidas ĉe la tablo...
De lia frunt' inundas eble
la sombro pleniganta la ĉambreton?
Ĉi frunto estas libro, kien
skribiĝis ĉiuj zorgoj de la tero;
ĉi frunto estas bildo, kien
pentriĝis la mizero kaj doloro
de milion' da vivoj.
Sed sub la sombra frunto flagras
lumantaj du okuloj,
simile paron de kometoj vagaj,
kiuj neniun timas,
de kiuj timas ĉiu.
Lia rigardo flugas
pli kaj pli alte, pli kaj pli lontane,
ĝis ĝi perdiĝas en senfino,
kiel la aglo inter nuboj.
— — — — — — — — — — —

IV.

Kiu vi estas do, kreaĵ' mirinda,
kiu vi estas, viro?
— — — — — — — — — — —
Parto de homoj
vin nomas apostolo sankta,
kaj part' alia
rigardas vin krimul' malpia.
— — — — — — — — — — —
Ĉu diru mi la historion,
la vivon de ĉi viro?
Mi diros ĝin... se mi ĝin pentrus,
mi ĝin pripentrus kiel rivereton,
kiu el roko nekonata fontas,
trarompas al si vojon tra malvasta
kaj sombra valo, kie korvoj hejmas,
per ŝtonoj ĝi stumbladas kaj eternan
doloron ĝiaj ondoj ĝemas.

V.

Horloĝa lang' anoncis noktomezon.
Estis kruela vintra nokto.
La du tiranoj de la vintraj noktoj
regadis:
la frido kaj mallumo.
La mondo estis sub tegmento.
Ja kiu tiatempe dion
defius sub ĉiel' libera?
La stratoj, kiujn iris antaŭ
nelonge tumultanta homo-multo.
estis dezerte nudaj, kiel
fluejo de rivero sekiĝinta.
Tra la senhomaj stratoj
vagadis sole frenezulo,
la uragano.
Ĝi stratojn tragalopis, kvazaŭ
diablo sidus ĝian dorson
kaj frapus ĝiajn flankojn per flamspronoj.
Ĝi saltis sur tegmentojn furioze
kaj kriĉis tra la kamentuboj,
kuregis plu kaj plenagorĝe
kriegis en la surdajn
orelojn de la blinda nokto.
Poste la nubojn ĝi ekkaptis pugne,
kaj akraunge ilin disĉifonis,
kaj tremis la hororigitaj steloj,
kaj inter nubofranĝoj
plu kaj plu rulbalancis sin la luno,
kiel kadavro sur la ondoj.
Kaj en momento ree
per sia spir' ĝi blovis
la nubojn en amason,
kaj el la alto pafis sin surteren,
kiel la rabobird' sur sian predon.
Ĝi kaptis la tabulon de fenestro,
ĝin skuis kaj el la ĉarnir' elstreĉis,
kaj kiam la domanoj krie
el sia dorm' profunda alarmiĝis,
ĝi forgalopis kun rideg' terura.

La urb' senhomis... kiu irus
ekstere en vetero tia... tamen,
jen, tamen ja, vivanto... aŭ fantomo?
Tiel fantoma ŝajnas ties iro,
jam proksimiĝas, jen, virin'... sendube,
sed restas la sekreto de l' mallumo,
ĉu dam' ŝi estas aŭ almozulino?
Ŝi disrigardas spionume,
ekvidas tie ŝi fiakron,
per ŝtelaj paŝoj alflankumas,
la fiakristo dormas sursideje,
malfermas ŝi la kaleŝpordon softe,
ĉu ŝtelas ion eble, aŭ, kontraŭe
enmetas ion? Fermas ŝi la pordon,
kaj forvaporas kiel penso.

Pordego malfermiĝis baldaŭ,
elvenis sinjorino kaj sinjoro,
ascendis la kaleŝon, la koĉero
ĉevalojn siajn ekirigas, pelas...
Interne ĝemo, poste akra krio...
La sinjorin' krietis,
ĉar bebo kuŝis ĉe piedoj ŝiaj.
Atingis la kaleŝ' la celon,
la sinjorino kaj sinjor' descendis
kaj diris la virin' al la koĉero:
"Jen via pago,
en la kaleŝ' vi trovos la trinkmonon."
Post tio iris for la gesinjoroj.

Vi, povra beb' en la kaleŝo,
kial vi ne naskiĝis hundo,
vi trovus la edukon en
la sin' de tiu sinjorino,
ŝi nutrus vin zorgeme kaj tenere.
Sed ĉar vi iĝis hom', ne hundo,
vin Dio scias kia sorto trafos.

L' orelon, kapon al si la koĉero
gratadis, kaj neniu scias,
ĉu preĝis li aŭ blasfemadis,
sed li murmuris ion,
ne plaĉis al li tiu didonaco.
Li pripensadis, kion al ĝi fari.
Se li ĝin portos hejmen,
la mastro ĵetos ĝin al lia kapo,
kaj ilin ambaŭ ĵetos tra la pordo.
Li kolerege vipas la ĉevalojn
kaj pelas tre amare.

Suburbe, en malpura tavernaĉo
ankoraŭ oni amuziĝas,
de lampa lumo ruĝas la fenestro,
kiel la nazo de drinkulo.
Kio bonvenus pli al la koĉero?
La didonacon li demetis bele
sur sojlon de l' drinkejo, kaj foriris.
Apenaŭ li forportis sin,
interne diras bonan nokton
al la kompanoj ebriulo,
kaj kiam li tra l' sojlo paŝas,
li stumblas tiom, ke per la vizaĝo
li tiras sulkon sur la neĝo.
Blasfemas tiu viro honorinda,
ke lia digno tiel difektiĝis:
,,Ĉi tiu sojlo kreskis de hieraŭ"
li diris, "tiam ĝi ne altis tiel,
se tiel altus ĝi, mi devus ankaŭ
hieraŭ stumbli,
sed mi ne stumblis ja hieraŭ,
ne, kvankam mi ne trinkis malpli,
ĉar mi, pedanta precizulo,
la saman kvanton trinkas ĉiutage."
Tiel li grumblis, sin levante pene,
kaj li ekiris, kaj plu grumblis:
,,Jes, vane vi parolas, tiu sojlo
pli altas ol hieraŭ, ĝi pli altas;
pri tio mi neniel cedos, ĉar
mi levis tiel ege la piedojn!
Kaj tamen, kiel mi plagiĝis,
je hont' kaj malhonoro!
Jes, tiu sojlo kreskis ja!
Aŭ ŝtonon iu metis tien?
Nu, povas esti, ĉar la mond' malicas,
kaj amas ĉikanadon.
Ho, mavaj homoj, mavaj homoj!
Jen, ili rulas ŝtonon sub la plandojn,
suferas mia nazo
pro l' blindo de piedoj miaj.
Min nur konsolas, ke l' ceteraj same
transfalos elvenante.
Mi emus tie ĉi embuski kaj
rigardi, kiel ili transkapiĝos
ĉe la elpaŝo, ha ha ha!...
Sed kion diras vi, oldulo, kion?
Ĉu tio decas?
Ĉu al vi decas tia ĝoj' malica?
Ne, certe ne! kaj tuj mi jam
korektos mian misintencon:
tuj mi reiros kaj forĵetos
la ŝtonon de apud la pordo.
Ŝtelist' mi estas, eĉ, necesbezone,
rabisto, kaj se venas ties vico,
mi batas kape homon, sed ke li
frakasu sian nazon, tion
ja ne eltenas mia konscienco."

Reiris la oldulo bona
por ĵeti for la ŝtonon malicegan,
li kaptas ĝin, eksvingas... ho,
kia krieto!

La maljunulo konsterniĝas kaj
parolas al si meditante:
"Ej, centmil fulmotondroj!
Neniam en la man' mi tenis
similan ŝtonon, kiu estas mola,
kaj eĉ krietas.
Krianta ŝtono... estas iom stranga...
Ni ĝin rigardu ĉe l' fenestro... ho,
ĝi estas bebo, vera bebo!
Vesperon bonan, fraĉjo,
aŭ franjo, mi ne scias kio.
Kiel vi do alvenis, je l' diablo!
Vi fuĝis, ĉu ne, de l' gepatroj,
vi, krimuleto!
Sed kion do mi diras,
kiel sensencajn vortojn?
La povra estas ja en vindoj,
ĝi eble estas ĵus naskita.
Kiuj do povas esti la gepatroj?
Se mi nur scius, mi ĝin tuj reportus.
Sed tamen estas fie,
tiel forĵeti infaneton, kiel
la eluzitan ŝuon, fie, fie!
— — — — — — — — — — —
Kiu do estas via patro,
infano eta, povra?
Nu, kiu? Mi mem estos!
Je Dio, jes, mi estos via patro,
edukos vin honeste, kial ne?
Mi ŝtelos por vi, dum mi povos, kaj
se mi maljunos jam por plu labori,
vi ŝtelos por mi. Tiel ĝuste!
Tiel la mano manon lavas.
Tre bone! nun jam miaj ŝteloj estos
pli legitimaj, por ni du mi ŝtelos!
Eĉ malpli min riproĉos
la konscienco.
Sed, je la kato, vi ankoraŭ lakton
bezonas, jes ja, lakton... ho, sed estas
ja helpo! jen la najbarino, kiu
hieraŭ enterigis sian bebon.
Ŝi entreprenos la suĉigon,
jes, certe ja, por bona pago
ŝi nutrus mame la diablon mem."

Tiel meditis hejmenire
la bona maljunulo.
Strataĉoj stretaj
kondukis al loĝejo lia kaŝa,
al kel' subtera.
Alarmis li la najbarinon
el sonĝo, pugne frapegante
ties knarantan pordon.
,,He, najbarin'! kandelon, lumon!
— li kriis —, tuj rapide!
aŭ male mi la domon ekbruligos.
Nu, bone! nun suĉigu ĉi infanon.
Kie mi prenis ĝin? mi trovis!
Min benis per ĝi Dio.
Mi ĉiam diris ja, ke amas min
la bona Dio, pli ol pastroj pensus.
Trezoro granda! al vi, najbarino,
mi ĝin konfidas, ĝin prizorgu bone,
pli bone ol la propran idon.
Eduku ĝin, mi prenos sur min
la kostojn, nu, ni faros la negocon,
ni ja komprenas unu la alian.
Vere, ke nun la mono venas magre,
ĉar, la diablo scias kiel,
nun ĉiu homo havas cent okulojn;
sed reĝe mi pripagos, Dio helpos.
Sed ja mi diras, ĝin prizorgu
kaj gardu kiel la okulojn proprajn,
ĉar ĉi infano estas la
esper' de miaj oldaj tagoj."

Farita la marĉando.
La duonfrosta bebo revarmiĝis
per la enbuŝigita mamo,
el kiu dolĉe la amaran
vivon ĝi suĉis.
Nur unutaga, kiom ĝi ĵetiĝis,
kaj kiom ĝi ĵetiĝos poste!

VI.

Matene, frue jam, scivole venis
la maljunulo al la najbarino:
"Nu, kiel fartas la gasteto?
Esperas mi, ke bone. Sed ĉi estas
ja fride, je l' patrino de l' diablo,
he, hejtu, najbarino,
ĉu mi centfoje diru,
ke mi la kostojn kovros?
Sed he, mi eĉ ne scias,
ĉu knab' li estas aŭ knabino."
"Ho, knab', najbara moŝto, knabo!
Jes, knabo la moŝteto, kiel boko!"
"Tiom pli bone! En sep aŭ ok jaroj,
li ŝtelos kiel la sanktuloj!
Ŝteliston gloran mi el li edukos,
ĉar, vera kio vera, mi tre scias,
kiel eduki knabon, jes, mi scias,
kiel neniu krome! Mi edukis
blindan Tomason, kiun oni
pendigis antaŭ tagoj.
Jen estis la ŝtelist'! Unuokula
li estis, tamen li priŝtelis eĉ
la milokulan dion! Bub', ne timu,
fuŝul', mi ĵuras, vi ne estos.
Sed, najbarino, eble nomon
necesus al li doni, kiun
li igu fama antaŭ l' mondo.
Nu, kion pensas vi, anĝelo,
kiel ni nomu lin? Mi vidu,
kio hieraŭ estis? Tag' Silvestra...
nu bone, li fariĝu do Silvestro.
La pastro mi, kaj la baptopatrino
vi estos, najbarino.
Ni baptu lin, ke legitime
li portu sian nomon,
kaj li kristano estu, ne pagano,
ke iam lin de l' ĉielpordo ne
forpuŝu oĉjo Sankta Petro.
Ĉu en ĉi poto estas akvo? Jes,
Do levu la knabeton,
alportu lin... sed halt'!
Mi estas pastro, do sutan' necesas.
Jen estas sako, mi ĝin ligos ŝultre."
La sakon la oldul' alligis,
prenis la akvopoton en la manon,
kaj kun la plena pompo kaj soleno
li baptis la knabeton
je l' nom' Silvestro.

VII.

Kvar jaroj pasis,
la bebo estis jam infano.
— — — — — — — — — — —
La maljunulo havis pri li plaĉon,
ĉar mens' kaj lerto el li fulmis,
kiel fajreroj el la fajroŝtono,
kaj pensis la oldulo,
ke el fajrer' devenas flamo.
Eĉ ne kvarjara, li jam ŝtelis
de vendistino frukton, el ĉapelo
de blinda almozulo groŝon,
kaj donis lia bona edukanto
por ĉiu truko panon, belajn vortojn,
sed li tradraŝis lin, se li
neniom ŝtelis dum la tuta tago.
Ĉi tio, tamen, estis maloftaĵo,
kaj la esperoj de l' oldulo
okulvideble kreskis.
Senlace li konstruis sur la rokoj
de la futuro la aerkastelojn,
konstruis plu, ĝis foje li,
oldulo bona, edukanto zorga,
restis en la aero pende.
Li devis trafi sur pendingon,
kiu meritis multe pli.

La najbarin' ĉeestis
apoteozon lian,
ŝi vidis, kiam al li ĉirkaŭkole
la majstro ligis maŝon,
kaj li elmetis longe sian langon,
kvazaŭ por moko al la mondo,
kiu ĉi mokon al li faris.
Kaj kiam hejmeniris
la najbarin' post la ceremonio,
al la knabeto diris ŝi afable:
"Vin povas porti la diablo, knabo,
kun nom' de Dio iru en inferon.
De nun la pago por vi ĉesis,
do ne deziru, ke mi proprakoste
vin plu grasigu kiel la anseron.
Nu, venu do, mi faros la komplezon
vin akompani trans la pordon, sed
se vi revenos, mi vin ĵetos
en la kloakon."
La knabo ne komprenis la aferon,
silente li obeis.
Kiam la pordon oni post li fermis,
li returniĝis je la bruo,
kaj poste li ekiris.
— — — — — — — — — — — — —
De multa gapo kaj de multa marŝo
laciĝis la knabeto,
ekkaŭris stratangule,
al angulŝton' apogis sian kapon,
kaj bele, lante endormiĝis.

(Li longe dormis...
vekiĝis...
maljunulino staris antaŭ li...)


La maljunulinaĉ' karesis lian
vizaĝon, kaj parolis tiel milde,
kiel ŝi nur kapablis:
"Knabeto, kio estas via nomo?
Kiu la patro, la patrino
kaj kie ili loĝas? Venu,
mi hejmen akompanos vin,
la manon donu!"

"Silvestro estas mi, patrinon, patron
ne havas mi, nek havis,
oni nur trovis min,
kaj hejmeniri plu al mi ne licas,
la najbarin' promesis, ke se mi
reiros, ŝi min ĵetos en kloakon."
,,Do venu kun mi, eta knabo,
mi estos via panjo,
zorgema milda panjo... nu, ni iru!"
Je mano prenis la virino
la knabon, kaj ĉi tiu sekvis ŝin
angore, treme, preskaŭ senkonscie,
sen scio, kio nun al li okazas.
— — — — — — — — — — — —
Kaj sekvatage jene al la knabo
parolis la sorĉistinaĉo olda:
"Fileto, nun atentu, vi ja povas
imagi, ke senpage mi ne tenos vin ĉe mi,
senpage oni eĉ la ĉerkon
de Kristo ja ne gardis.
Laboros vi, ĉar staras skribe:
Ne manĝu, kiu ne laboras.
Sed la laboro estos ja facila,
ho, vera reĝlandeto!
Nenion fari vi bezonos
krom almozpeti.
Por tio mi ne taŭgas jam,
ĉar mi grasiĝis tro, kaj oni
forpelas min, se mi almozon petas,
forpelas la kruelaj homoj,
sed ili vin kompatos
kaj pridonacos, filo.
Vi diros, ke vi estas orfa,
ĵus via patro mortis, kaj la panjo
malsane kaj malsate kuŝas hejme.
De fore mi observos vin
kaj gardos, sed vi ankaŭ gardu vin,
aŭ vi ne havos tagojn bonajn,
mi tion diras je honoro mia!
Mi ege bonas, se mi bonas;
sed ege mavas, se mi mavas!
Ĉi tion skribu en la kapon,
filet', kaj en la koron.
Almozon petos vi de ĉiu,
kiu pli bonajn vestojn ol vi havas,
kaj tiajn trovos vi sufiĉe,
ne timu.
La manon vi etendos,
la kapon fleksos flanken,
la brovojn kun- kaj suprentiros,
kurbigos vian buŝon,
salivos la okulojn,
kaj tiel vi petegos
je l' nomo de l' patrino kaj
je l' sankta nom' de Dio.
Ĉu vi komprenis min, fileto?
Se ne, denove mi klarigos,
kaj se vi tute ne ellernos
per vortoj tiun ĉi sciencon,
ĝin per baston' mi en vin batos."

La knab' asertis, ke li scias ĉion,
kaj ne forgesos ĝin.
Lin la virino igis provi
la scenon, kaj ŝi ege miris
pri l' majstra perceptivo de la knabo.
,,Mi trovis oran minon
en vi, fileto, he ,he, he!"
Ridaĉis la sorĉistinaĉo.
"Ni havos veran grafan vivon,
jes, veran grafan vivon!
Ni tuj komencu la rikolton...
Ĉu manĝus vi, fileto? Nu,
atendu ja, ĝis ni revenos,
tiam vi povos manĝi sate,
cetere, vi ne devas manĝi multe,
ĉar, kiel mi, vi trograsiĝos,
kaj poste la lepor' forkuros,
kaj per bastono
ni povos bati ĝian spuron.
La almozulo grasa
ricevas la almozon magre."

Al pli homplena strato ili iris,
kaj tie la megero
starigis la infanon,
kaj ŝi mem iris al drinkej' proksima,
de kie ŝi spionis,
kaj ĉiufoje, kiam en la manon
de l' knabo ion oni ĵetis,
ŝi prenis la brand-glason
kaj trinkis gluton kaj rikane ridis.

VIII.

La tagoj pasis unu post alia,
la knabo almozpetis kaj malsatis,
la virinaĉo ja tre zorgis,
ke iel la povrul' ne trograsiĝu.
Li almozpetis kaj malsatis,
ĉi du li sciis el la vivo,
nenion plian.
Multfoje li rigardis,
kiel infankunuloj liaj ludas,
kaj pensis, kiel bona devas esti
ĉi ludo, ĉi ĝojego,
kaj al li tag-post-tage maturiĝis
la menso, li komencis senti,
li sentis, ke li estas malfeliĉa...
Du jarojn li jam vivis almozpete,
kaj plu li ne bezonis
salivi la okulojn, ĉar per larmoj
pleniĝis tiuj ofte.
— — — — — — — — — — —
Tiel li vivis, estis jam sesjara,
travivis li mizeron sescentjaran
kaj magran ĝojon de momentoj kelkaj.
Li staris foje ĉe angulo strata,
kaj li frostetis... estis
vespero tard-aŭtuna,
la strato estis koto kaj nebulo
super la kot', nebulo peza, morna.
Kaj en la koto kaj nebulo flava
li staris nudpiede kaj nudkape,
etendis jelpe al preterirantoj
la etan flavan manon,
kaj en la korojn lia voĉ' penetris
kiel dolor' brulanta,
kiel la voĉ' de sonorilo
sonanta por agonianto.
Olda sinjor' moroza
apud li haltis, lin rigardis longe,
rigide, longe, bor-okule.
La knabo volis jam forkuri.
,,He, haltu!" la sinjor' murmuris.
La knabo staris, ne kuraĝis eĉ
moviĝi, kaj la sinjor' demandis:
,,Ĉu havas vi gepatrojn?"
,,Mi ha.." li volis diri,
ke havas li patrinon
malsanan kaj malsatan,
ĵus mortis lia patro, —
sed antaŭ ĉi sinjor' moroza li
mensogi ne kuraĝis,
la voĉ' en lia gorĝo haltis,
li pensis, ke ĉi tiu scias ĉion,
kaj li respondis:
"Gepatrojn mi ne havas,
aŭ mi ne scias, ĉu ekzistas ili,
infan' trovita estas mi."
,,Min sekvu" — diris la sinjor' moroza,
kaj la knabet' ekiris post li.
La oldulin' elvenis el la kaŝo
kaj kriis: "Restu tie ĉi,
mensoga bubo!...
Ĉi knabo estas mia fil', sinjoro!"
"Sinjora moŝt' ", petegis la infano,
,,sinjora moŝto, ŝia filo mi
ne estas, savu, savu min, kunportu!
Je l' nom' de Dio kaj de la sanktuloj
mi petas! Min jam tedas almozpeti.
Por ŝi mi almozpeti devis,
kaj ŝi min malsatigis,
ke kiel eble plej malbone mi
aspektu, kaj la homoj min kompatu.
Ho, kiel mi eĉ nun malsatas, Dio!"
Tiel la knabo plendis, rigardante
al la sinjor' moroza supren,
kaj el okuloj liaj petegantaj
ekfluis larmoj nun, pluveg' de larmoj.

"Ho vi kanajlo, ho vi ateisto,
vi glano de diabla arbo!"
kriis la olda sorĉistino.
"Vizaĝ' ne taŭga por ŝu-plando,
vi, spiko de mensogo,
vi ĉio mava, vi nenio bona!
Ĉu do por mi vi almozpetis? Dio!
Mi morte ja hontegas,
ke ĉi kutimon aĉan havas li,
kaj almozpetas tuj, se mi
deturnas la okulojn,
kiom da fojoj mi jam batis lin
pro tio, ke li tiel min hontigas!
Malriĉa estas mi, sed almozpeti
mi ne bezonas, ĉar ja per honesta
labor' mi vivas.
Kaj ke mi lin eĉ malsatigas!
Mi! La plej bonajn manĝopecojn
deŝiras mi de l' propra buŝo,
kaj en lin ŝtopas!
Sed ĉion ĉi mi lasu... li
eĉ malkonfesas min!
Ĉu ne doloras via koro,
vi animaĉo, vi ranido turpa,
patrinon vian malkonfesi,
patrinon naskan, ho, ke ne ŝiriĝis
el vi ĉe tiuj vortoj la lieno
kaj pulmo kaj hepat' kaj kropo!
Avin' pli bona sur la ter' ne estas
ol mi, nek tia nepo malbonega!
Sed jam la juĝ' ne estas malproksima.
Patrinon sian propran
infano malkonfesas,
la dolĉan naskintinon!"
Tiom la olda muelil' muelis
dum unu spiro.
Ekvoĉi povis nun la
sinjor' moroza kaj parolis:
"Sufiĉa jam la komedio,
aŭ mi mutigos vin bastone,
megero abomena!
Vi ja ebrias kiel vinbarelo!
Se vi sobriĝos,
min serĉu kun la baptokarto
(en tiu granda dom' mi loĝas),
kaj tiam vi la knabon povos preni,
sed nur, se venos vi kun baptokarto.
Kaj nun forportu vin, kaj vi,
knabeto, sekvu min!"
Kaj la knabeto sekvis la sinjoron,
plurfoje rerigardis,
imagis, ke l' oldulinaĉo
etendas manon kaj lin kaptas kole,
sed tiu ne kuraĝis proksimiĝi,
nur pugne lin minacis
kaj turnis la okulojn brulajn,
kiel forĝist' la fajran feron.

IX.

Veninte hejmen kun la knabo,
transdonis tiun la sinjora moŝto
al la servistoj. Oni lin purigis
el la malnova, glua malpuraĵo;
anstataŭ la ĉifonoj oldaj li
ricevis novajn belajn vestojn.
Kiel li bone fartis!
Li opiniis: ĝis nun li ne vivis;
li opiniis: ĵus naskiĝis li.
Tiam lin voki sendis la
sinjoro kaj severe diris:
"Knab', ĉi infano estas mia filo,
vi lin titolos sinjorida moŝto,
li estos via ordonanto,
kaj vi obeos lin,
li estos la sinjor', vi la servisto,
vi havos taskon solan: lin obei,
sed tion devas vi precize fari.
Ordono estu ĉiu okulsigno,
se vi plenumos ĝin, nenio
malbona trafos vin, vi havos
vestaĵojn, manĝon, trinkon...
Sed male, ĉi ĉifonojn oldajn,
en kiuj mi vin dungis,
sur vian kolon mi pendigos,
kaj al la granda mond' vi povos iri,
kaj almozpeti, kiel ĝis hodiaŭ."
La orfa knabo servis
la sinjoridan moŝton,
li post li iris, post li staris,
li estis ĉiam ties ombro,
pri l' lipomovoj gvatis,
apenaŭ la ordon' diriĝis,
ĝi 'stis jam plenumita.
Kaj kiom, tamen,
la bona knab' suferis!
Ĉar tiu sinjorida moŝto
estis fripona bubo, kiel
la sinjoridaj moŝtoj ordinare,
sentigis, ke li estas la sinjoro,
ĉiumomente li sentigis.
Se buŝon sup' al li brulvundis,
la servisteton li survangis,
se iu alia ne salutis lin,
de l' kapo de l' knabeto li
forbatis la ĉapelon,
kaj ties buklojn pugnokaptis,
se la kombil' ektiris liajn harojn.
Ne estis tia
ĉikano kaj malico, kiun li
ne kulpis kontraŭ la povrulo.
Sed kial li toleris,
kial li ne forlasis do ĉi lokon
turmentan, kiel ofte li intencis?
Ne bona manĝ' kaj bela vesto
relogis lin, se li ekiris jam
por migri tra la vasta mondo.
— — — — — — — — — — —
Kio relogis lin?
La lerno.

Apud la sinjorido li lernadis,
li staris post li senrimarke,
en lian libron ŝtelrigardis,
kaj atentegis ĉiun vorton
de l' edukisto,
kaj kion foje li ellernis,
li ne forgesis plu,
pli frue sciis skribi-legi ol
la sinjorida moŝto,
kaj kiel plimultiĝis liaj jaroj,
kun tiuj plimultiĝis
al li la konoj,
kiel la branĉoj de la cerva korno.
Kaj li fieris jam pri tio,
kaj se la sinjorida moŝto
stultaĵojn diris laŭkutime,
li en si mem korektis tiujn,
kaj ekridetis pri l' galimatioj.
La edukisto
ne povis ne rimarki
la superecon de l' servisto kontraŭ
la sinjorido,
kaj se nesciis
la edukat' la lecionojn,
per tio li hontigis lin,
ke li demandis la serviston,
kiu ellernis tiujn laŭ la aŭdo.
Honoro granda tio estis por
la knabo, sed ne ĝojo, tute ne,
ĉar la orgojla sinjorida moŝto
lin ĉiufoje punis dure
pro enhontiĝo sia.
Tagtage novaj kaj
pli krudaj persekutoj
la povran knabon trafis,
kaj li de tag' al tago
pli forte sentis tiujn maljustaĵojn.
Kaj nun jam, se la sinjorid' lin batis,
li sentis ĝin ne korpe, sed anime.
Ruĝiĝis li, kaj ne pro la doloro,
sed ĉar li hontis.

Li estis deksesjara.
Radion novan pafis ĉiu tago
en la nebulon disiĝantan
de lia menso, kaj
ĉiu radio estis
litero, kaj el la literoj multaj
estiĝis tia skribo:
"Laŭ kia rajto oni batas min?
Laŭ kia rajt' insultas homo homon?"
— — — — — — — — — — — — —
Mi tion ne toleros plu,
kio ajn al mi estos.
Vestaĵon, manĝon, loĝon mi ricevas,
sed mi por tio servas,
per tio la bonfaro estas kvita.
Min laborigi ili rajtas,
sed bati ne. Ankoraŭ unufoje
min oni batos, sed ne pli, je Dio!"
Kaj tiel estis. Je l' okaz' unua
(atendi tion longe ne necesis),
kiam la sinjorid' la manon levis,
li kriis jene:
,,Halt'! min plu ne ofendu,
ĉar tiel mi rebatos,
ke tion vi priploros ĝis la morto.
Sufiĉe longe mi jam estis hundo
batebla mane kaj piede,
de nun mi estos homo,
ĉar homo estas ankaŭ la servisto!
Mi ja konfesas, ke ĉi tie metis
sur min bonfarojn unu mano,
sed per bastono de mi tiujn
forbatas man' alia,
do ni nenion ŝuldas reciproke."

La sinjorid' je l' vortoj nekutimaj
konsterne ekrigidis
kaj kriĉis kun ŝaŭmanta buŝo:
"Ha, sklava raso, ha, fripon' ribela!'

La knabo lin respondis
en malrespekta tono:
— — — — — — — — — — —
"Ribela?... nu, se estas do ribelo,
ke l' homo sentas kaj eldiras,
ke homo estas ankaŭ li, simile
al iu ajn, fiere mi deklaras,
ke ribelul' mi estas.
Kaj se mi povus ĉion,
kion mi sentas kaj kiel mi sentas,
eldiri, milionoj kun mi
ribelus, kaj la mondo tremus,
kiel tremegis de Spartako Romo,
dum ĝiajn murojn per la deŝiritaj
katenoj batis la gladiatoroj! —
Adiaŭ, sinjorida moŝto,
ni plu ne povas resti kune;
mi kiel hom' al vi parolis,
kaj se l' servisto foje jam
leviĝis esti homo,
li mortos de malsat' aŭ sur pendingo,
sed plu servist' ne estos."

Kun tio li sin turnis kaj eliris,
li por eterne lasis for la domon,
kie fornaĝis lia infanaĝo
kiel la flor' en ŝlima rivereto.
Ĉe l' fino de la urbo lin atingis
la edukanto de la sinjorido,
apenaŭ spiris tiu bona homo:
li multe kuris por atingi lin.
Vizaĝo lia ŝvitis kaj la ŝviton
li viŝis kaj reviŝis,
dum li parolis al la knabo,
kaj en parolo lia
ne estis multe da konekso:
"Jen, prenu, filo, jen ĉi mono,
mia enspezo unujara,
por vi sufiĉos ĝi dum jaroj,
se bone vi mastrumos.
Vi estos granda homo,
mi diras ja! Ankoraŭ
pli gloran knabon mi ne vidis.
De vort' al vort' mi sentas, kion vi,
sed mi neniam ĝin kuraĝis diri.
Mi timis kaj admiris vin,
dum vi parolis. Dio benu vin
por ĉiu via vorto.
Nun mi konsilas kaj ordonas,
jes, mi ordonas, knabo, ke
vi lernu, male vin
mi damnos, kaj vin Dio punos.
Ne por vi mem naskiĝis vi, sed
por la patrujo, por la mondo.
Mi diras: lernu, kion mi cetere
eĉ ne bezonus diri, ĉar
vi tiom amas lerni.
Kaj nun adiaŭ, filo, estu
bonŝanca, vivu plej feliĉe,
kaj min memoru kelkafoje,
sed se konsilon mian vi ne tenos,
forgesu min."
Kliniĝis nun la knabo, ke li kisu
la manon de la bona homo, sed
tiu ne lasis, eĉ brakumis kaj
vizaĝe kisis la junulon,
kaj tiel li foriris, larm-okule.
Ho, kiel bona sento estis por
la povra knabo, kiel bona sento!
L' unua amo, kiun li renkontis!
Li dekses jarojn devis vivi
kaj turmentiĝi, ĝis li trovis homon,
kiu lin ne forpuŝis, eĉ brakumis.

XI.

Li gardis en la menso, kion
en lian koron plantis
la bona edukanto adiaŭe,
donante al li monon;
ĝin gardis en la menso la junulo,
kaj li ne lasis ĝin neplenumita.
Lernejojn li iradis
kaj lernis diligente,
kaj estis tia inter la kunuloj,
kiel la luno inter steloj.
Kaj tiuj lin admiris, sed ne amis,
la supereco de animo lia
sur ili pezis kiel roko,
kaj kontraŭ li leviĝis la envio
kaj moko kaj pafadis sur lin
vundantajn sagojn.
— — — — — — — — — — —
Li lante sovaĝiĝis disde l' mondo,
kaj pli kaj pli profunde enfermiĝis,
evitis ĉiun... lia sola
amiko estis la soleco
ĝenata de neniu.
— — — — — — — — — —
En sia solo li fervore legis,
kiel kredulo la Koranon,
kiel kristano la Biblion,
fervore legis la
mondhistorion.
Mondhistorio! admirinda libro!
Alion el ĝi legas ĉiu.
Por unu: savo, por alia: damno,
por unu: vivo, por alia: morto.
Al unu glavon metas en la manon:
"Iru kaj luktu! vi ne luktos vane.
Helpate estos pri l' homaro."
Al la alia diras: "Metu for
la glavon, vane ja vi luktus,
la mondo ĉiam estos malfeliĉa,
kiel ĝi estas tia de jarmiloj."
Kion el ĝi ellegis la junulo?
Kion li pensis, kiam fermis lia
tremanta man' la libron?
Li pensis:

"Vinbero estas eta frukto,
bezonas tamen tutan
someron por la maturiĝo.
La tero - same - frukto, granda frukto.
Kaj se bezonas la vinbero eta
someron tutan, kiom do bezonas
ĉi granda frukto, ke ĝi maturiĝu?
Jarmilojn, eble eĉ jarmilionojn.
Sed certe, ke ĝi maturiĝos foje,
kaj poste jam festenos
el ĝi la homoj ĝis la mondofino.
Vinberon maturigas sunradioj;
ĝis kiam ĝi dolĉiĝas, kiom
da sunradioj spiras sur ĝin varmon
de vivo! Kiom da centmiloj,
kiom da milionoj da radioj!
La teron same maturigas
radioj, tamen ne la sunradioj,
sed la radioj de la hom-animoj.
Radio tia estas ĉiu granda
animo, sed nur granda, kaj ĝi raras.
Kiel ni povus do deziri, ke
la ter' rapide maturiĝu?...
Mi sentas, ke mi mem estas radio,
kiu la teron maturiĝi helpas,
la vivo de radio daŭras
nur unu tagon, kaj mi scias:
kiam alvenos fine la
rikolto granda,
tiam mi longe jam subiris,
kaj eĉ la spur' de mia ete eta
labor' perdiĝos inter la
labor' giganta.
Sed forton vive kaj trankvilon morte
mi havas ja el la konscio,
ke mi, ke ankaŭ mi estas radio!
Do ek al la laboro!
Ek al labor', animo mia,
nek tago, nek moment' perdiĝu!
La tasko estas granda,
la tempo flugas kaj
la vivo estas kurta.
Kio la celo de la mond'? Feliĉo.
Kaj la rimed' por tio? La libero.
Por la liber' mi devas lukti,
kiel jam luktis tiel multaj,
kaj, se necese, elsangi,
kiel elsangis tiel multaj.
Akceptu min, liber-herooj,
akceptu min en viajn vicojn sanktajn,
fidelon ĵuras mi je via flago,
kaj se en mia sango estos guto
da malfidelo,
mi ĝin elverŝos, mi ĝin elŝprucigos,
eĉ se ĝi estos meze de la koro."

Tian konfeson metis li. Ne aŭdis
ĝin homo, sed ĝin aŭdis supre Dio.
Kaj prenis li la sanktan libron, kie
notitaj estas la martiroj,
kaj li enskribis nomon de Silvestro.

XII.

L' infano kreskis je junulo,
kaj la junulo iĝis viro...
Li estis jam trans la lernejoj,
kaj jam troviĝis en la mondo,
kaj en la vivo, inter homoj.
— — — — — — — — — — — —
Moralon kaj sciencon li posedis,
renomon li akiris jam lerneje,
kaj kiam li la ekzamenojn metis,
sinjoroj pluraj lin invitis al
ofico alta, riĉa, allogante:
"Dungiĝu al mi; vere, ke vi estos
servisto, sed ja servi tian
sinjoron, kiel mi, vin igos glora.
Pro tio, ke vi antaŭ mi kliniĝos,
miloj kliniĝos antaŭ vi.
Nenion fari havos vi, krom
ĉi milojn senfeligi laŭkapable,
kaj per labor' facila vi riĉiĝos."
Silvestro bele dankis...
— — — — — — — — — — — —
Li ne akceptis la oficon grandan,
sed venis al li malriĉuloj,
kaj lin invitis al vilaĝo sia
je notario, kaj la juna viro
volonte kaj feliĉe iris,
kaj la loĝantoj ĉirkaŭstaris lin,
li diris kun okuloj flamaj:
"Popol', saluton! Tiel min rigardu,
ke via patro estos mi,
kaj via instruanto.
Kion en vian kapon oni ŝtopis
ekde l' lulilo? Viajn devojn.
Mi vin instruos pri la rajtoj!"
Kaj li plenumis, kion li promesis,
ne al drinkej' iradis jam
la mastroj post laboro,
kiel de la komenco de la mondo,
sed staris ringe antaŭ l' vilaĝdomo,
kaj tiun notarion junan
aŭskultis la aĝuloj pli atente
ol sian pastron, ĉar
pli bone li parolis.
Kaj kion ili tie lernis, tion,
hejmenportante,
ili rakontis al la filoj.
La notario estis en honoro.

En la vilaĝo estis tamen
du domoj, kiuj diris damnon
anstataŭ beno sur la kapon
de l' juna apostolo.
Du domoj, kie loĝis
la pastro kaj la bienula moŝto:
kastelo kaj paroĥo.
De tag' al tago estis pli timata,
pli malamata en ĉi domoj la
agado de la notario.
Kaj ili planis lian pereigon,
ĉar ili vidis: se li restos,
pereos ili mem.
Sed estis eĉ en la kastel' estaĵo,
kiu la homon de l' popol' estimis
egale kiel la popolo mem,
kaj ĝojis, ekaŭdante lian laŭdon,
kaj kiam oni lin nigrigis,
sentis doloron.
— — — — — — — — — — — —
Kiu ĝi estis? La kastel-fraŭlino.
— — — — — — — — — — — —
Kaj la junul' eĉ ne konjektis, ke
li havas amikinon, patroninon
en la sinjora domo supre,
kaj tiel belan patroninon!
Kelkfoje vidis li la knabineton,
kiam ŝi la vilaĝon trapromenis,
aŭ trafenestre al pejzaĝ' rigardis.
Kaj ŝin vidante, li longege revis.
— — — — — — — — — — — —
La sorto bona aŭ malbona donis,
ke foje lin renkontis la knabino
kaj alparolis. La renkonto estis
mallonga, ili ne parolis multe,
sed de ĉi tempo ili plurajn fojojn
kunvenis; ĉu hazarde aŭ intence,
ne sciis ili mem. Kaj iĝis ĉiam
pli longaj kaj intimaj ĉi renkontoj,
sed pri si mem neniam
ili parolis.
Sed foje (ĉu l' knabino lin alvokis,
aŭ sponte malfermiĝis lia brusto,
li ne memoris), la junulo
rakontis sian vivon,
rakontis, kiel sur la ter' li solas...
— — — — — — — — — — — —
Parolis pri l' mizer' terura,
kiu sur liaj infanjaroj kuŝis,
kaj pri l' anim-suferoj,
kiuj junaĝon lian ŝarĝis,
pli hidaj eĉ ol la mizero,
kaj dum rigardis li malsupren
en sian vivon, en ĉi tiun
abismon, el kiu li suprengrimpis;
en kiu, kiel Alpa lag' nigr-akva,
turmentoj liaj ondis,
l' animo al li svenis, kaj la larmoj
kuregis el okuloj liaj, kiel
venkita armeo el la batalkampo,
kaj la knabin' kun li ploregis.

XIII.

La saman tagon kun la patro de l'
knabin' li havis scenon tute malan.
Lin voki sendis la orgojla
biensinjor', kaj donis al li
lecionon senindulgan,
ke liajn servutulojn li
kondukas sur eraran vojon,
el ili faras ribelulojn.
Kaj li per tio finis, ke se li
plu agitados, li forigos lin.
Respondis la junulo digne:
,,Sinjor', la lecionon mi rifuzas.
El la lernej' mi jam elkreskis.
Se kulpas mi, se ribelul' mi estas,
tie la leĝo kaj ĝi pri mi juĝos;
se mi ne kulpas, kiarajte
vi skoldas min?
— — — — — — — — — — — —
Kaj min forigi? Vi ne faros tion
en via propra intereso,
ĉar la vilaĝo tuta kun mi venos,
aŭ vi mem estos, kiu iros for.
Mi ne minace diras tion, plie
kiel konsilon bonan,
ĉar la loĝantojn konas mi,
kaj scias, kiel ili amas min,
kaj kion ili por mi fari pretas."
Kaj la junul' kliniĝis kaj foriris.
lin la dimanĉo sekva temis
pri li en la prediko.
Horore diris pastro al kredantoj,
ke ateisto estas tiu homo,
jes, ateist' kaj ribelulo,
kaj se lin ili plu ĉe si toleros,
perditaj ili estos ambaŭmonde,
ĉar ilin, ribelul-komplicojn,
la reĝ' ekzekutigos,
kaj la amikojn de la ateisto
post morto ne akceptos la ĉielo.
Kaj li admonis, petis ilin, ke
ili korektu sin, dum estas tempo,
dum ilin pereiga juĝ' ne trafos,
li larme petis ilin, ke l' feliĉon
ĉi-teran kaj transmondan ili gardu,
kaj ne elektu morton kaj inferon
anstataŭ vivo kaj beato.

Furiozege la popol' eliris
el la preĝejo
(el dom' de paco kaj de Dio),
kaj sovaĝbeste ĝi kuregis
al la junulo, kiun ĝi hieraŭ
ankoraŭ nomis patro,
kaj kriis: se ĝis morgaŭ tiatempe
ili lin trovos tie,
ili mortbatos lin.
— — — — — — — — — — — —
Animo lia por momento estis
rompita, malesperaj pensoj
sur lia kapo sidis,
kiel la korvoj sur kadavro.
"Ho, jen do la popolo!" li ekkriis,
"jen la popolo, kiun mi adoras,
por kiu mi deziras vivi, morti!
Ĝi estis tia antaŭ jaroj mil;
nenio, tamen, post miljaro ĝi
ne estos tia; nun ankoraŭ ĝi
estas infano, kiun oni
facile povas mistifiki, sed
ĝi maturiĝos, ĝi fariĝos viro,
kaj ĝuste ĉar infan' ĝi estas, oni
ĝin devas helpi kaj subteni."
Venis vespero, venis nokto,
ĉi tie lasta nokto de l' junulo.
Li staris en la ombro de aleo,
rigardis la kastelfenestron, kie
la knabinet' kutimis elrigardi.
Sed la fenestro nun dezertas, ĝia
floreto, la knabin' ne estas tie.
Kaj la junulo tamen alrigardas,
rigide li rigardas,
kiel fantomo ŝtoniĝinta,
lian vizaĝon per vualo pala
kovras la muta tristo kaj lunlumo.
Sed foje tuŝon sur la man' li sentis.
...kiam li turnis sin, li vidis
ĉeflanke, kiun ĵus li supre serĉis.
,,Vin mi atendis" diris la junulo,
,,vin mi atendis, mi esperis,
vin laste vidi ĉe l' fenestro,
okule sendi adiaŭon mutan,
antaŭ ol foriri por eterne,
sed super la esper' favoras min
la sort': anstataŭ la okuloj povas
paroli miaj lipoj nun, kaj povas
ĉi dolĉan manon teni mia mano.
Adiaŭ, ho estaĵo kara, kara...
— — — — — — — — — — — —
Adiaŭ!... kaj se pri mi aŭdos vi,
se l' famo pri mi diros ion belan,
kredu, merito via estos tio.
Tial ja mi klopodas esti bona
kaj granda, por ke vi ne hontu
pri tio, eĉ, fieru,
ke vi akceptis min amiko.
Adiaŭ, gardanĝel' de mia animo!"
Ekiris la junul' kaj irus,
sed la knabino tenis lian manon
kaj spasme premis ĝin.
Ŝi volis ekparoli, sed al ŝi
la voĉo mankis, nur post longa paŭzo
ŝi povis ekparoli balbutante:
"Adiaŭ... iru... Dio benu vin...
junul' plej nobla!
Do iru... se mi nur kuniri povus!
Mi irus ĝoje, volontege.
Ĉu ni neniam nin revidos?
Ĉu de ĉielo mia vi
defalos, mia brila stelo?
Ĉar mi vin amas.
Mi devas tion ĉi eldiri,
ke ĝi ne ĵetu el mi la animon,
kiel Vezuvo la flamantan ŝtonon.
Mi amas vin kaj esti via mi
ne povas, sed, je Dio, se ne via
mi estos, min neniu havos.
Adiaŭ, bela sonĝ' de mia vivo!"
Sur la junulon sinkis la ĉielo
kun ĉiuj siaj ĝojoj kaj beatoj.
Li falis teren antaŭ ŝi kaj kisis,
brakumis al ŝi la genuojn.
— — — — — — — — — — —
Li vojis (kial, li ne sciis mem)
al la ĉefurbo, kie iam
li ŝtelis, almozpetis kaj servadis.
En la suburbo luis li mansardan
ĉambreton, kaj ankoraŭ li ne sciis,
kion komenci?
Jen, iu foje frapis sur la pordo,
envenis vualita damo...
ŝi, enpaŝinte, levis la vualon
kaj staris mute kaj senmove.
Kaj li vertiĝis... lia menso haltis...
la amikinon li rekonis.
"Post vin mi venis", diris la knabino.
"Post vin mi venis; se vin tio ŝarĝas,
vi povas min forsendi el la ĉambro,
ne timu, ke mi vin riproĉos.
Ekstere mi sidiĝos sur la sojlo,
kaj sidos tie, ĝis la koro krevos.
Post vin mi venis, mi ne povis resti,
sur via spur' mi estis ĉie
ĝis tie ĉi, kaj jen mi estas nun.
Parolu, kion faros vi pri mi."

Al ŝia brust' kliniĝis la junulo,
kaj ambaŭ ploris longe, feliĉege.
— — — — — — — — — — —

XIV.

Kaj ili restis kune, par' geedza.
Ne pastro ilin ligis reciproke,
sed Dio kaj la amo.
Ne ĵuris ili unu al alia
fidelon, tiun vorton
ne prenis sur la lipojn, lasis ĝin
en sia korprofundo, netuŝatan,
kie kaj kia ĝi ja devas esti.
Tial ĝi restis tiel pura, kiel
la stel' neatingebla eĉ por spiro.
Kaj en feliĉo pasis tagoj,
monatoj, kaj la mond' ne sciis,
ĉu ili vivas; ili mem ne sciis,
ĉu mond' ekzistas ekster ili.
Sed fine vokis la animo en la
junulo kaj severe diris:
"Vekiĝu, vi naskiĝis
ne por vi mem, sed por aliaj.
Ĉu vi forgesis vian alvokiĝon?
Ek, homo, eklaboru!"
Kaj alparolis lin
eĉ pli severa voĉ', la doma zorgo:
"Ek al laboro, ĉar cetere
malsatos ja vi ambaŭ,
kaj post nelonge ankaŭ l' tria."

Labori li komencis, verki.
Li verkis, kiel la anim' inspiris,
libere, al si inde.
Al redaktor' li portis sian verkon;
tiu tralegis ĝin kaj diris:
"Sinjor', vi estas granda homo,
kaj ankaŭ granda frenezulo!
Jes, granda homo, ĉar ĉi tio estas
ĉefverko glora! pli bonegan
ne skribis eĉ Rousseau!
Kaj granda frenezul', ĉar vi imagas,
ke tia verko estas presigebla.
Ĉu vi neniam aŭdis pri l' cenzuro?
Se ne, mi diros, kio do ĝi estas.
Draŝilo de l' infer', sub kiun
ni devas meti niajn garbojn, kaj ĝi
la veron, la grengrajnojn el ĝi draŝos,
kaj al ni ĵetos la malplenan pajlon,
ke tiun la publik' maĉadu.
Kaj se vi min ne kredas, provu do,
por ĉiu grajno, kiu restos
en via garb', mi glutos plumbokuglon.
Se vi ne volas veni sub ĉi tiun
draŝilon, ne kreskigu grenon,
sed beladonon narkotantan.
Ĉiom da tiu povas vi kredenci,
kaj oni eĉ premios vin."
— — — — — — — — — — —
"Terure!" li ekkriis,
"Ne eble do, ke oni aŭdu min?
La animfajron, kiu ekbruligus
la mondon, mi sufoku en mi mem,
ke sin mem ĝi konsumu?
Kaj ankaŭ vivi devas mi... per kio?
Ĉu mi principon mian malkonfesu?
Tiun principon sankte sanktan?
Ĉu mi dungiĝu al friponoj,
mistifikantoj de l' homaro?
Ho ne, je Dio, ne! Prefere
sur balaaĵ-amaso malsatmorti,
prefere fini mian vivon,
kiel mi ĝin komencis,
prefere ŝteli, almozpeti, servi,
ol skribi eĉ literon ne ŝprucantan
el fonto de animo mia,
ol meti sur plej etan mian penson
sigelon falsan!
Adiaŭ miaj pensoj, vi, kaptitoj
enmurigitaj, mia kapo estu
por vi karcer' kaj ĉerko... tamen, ne!
Ne povas tie vi formorti,
venos la tago, ĉar ĝi devas veni,
kiam la karcerpordo malfermiĝos,
kaj iros vi tra l' vasta mondo
portante kun vi lumon, varmon kiel
radioj de l' somera suno!"

Li lasis do ripozi siajn pensojn,
kaj por akiri panon, kopiadis
la pensojn de aliaj.
Labor' amara, eble pli amara
ol lignohako. Li matene
komencis kaj vespere finis,
kaj ofte eĉ la noktojn vidis pasi
la lum' de lia lampo, kaj pli frue
ĝi estingiĝis ol li mem ekdormis.
Kaj eĉ post tiom da klopodo ofte
malplenis lia tablo, ofte pentris
la blanka vintro sur fenestro lia
glacioflorojn, kaj frostigis
en la okuloj de l' edzin' la larmojn.

Jen kiel venis jaroj, iris jaroj,
la familio plimultiĝis,
triope ili estis, post nelonge
kvarope, kaj fariĝis
kvarobla la mizer' en la mansarda
ĉambreto, kies muron
la pluvo pentris bunte stria
kaj ŝimo ornamaĉis,
kaj kie tri en unu lit' nun dormas,
kun du infanoj la patrino,
kaj sube sur la tero
sur kruda pajlosako
la viro... la unua
radio de la leviĝanta suno
sur lian frunton flugas kiel
florkrono ora, kiel kiso brila
kaj varma de la lip' de Dio.
— — — — — — — — — — —

XVI.

Li diris ja, ke liaj pensoj
en lia kapo ne formortos,
ke venos tago, kiam ili venos
el ĉi karcer' kaj iros tra la mondo.

Kaj tiel estis. Kion la multjara
klopodo ne alportis kaj por kio
la multajn penojn vane li oferis,
tion alportis la hazardo.

Presejon trovis li, sekretan,
kaŝitan sub la tero,
kaj tie li presigis siajn verkojn.
La libr' aperis do, kaj lande-monde
tiel rapide disvastiĝis,
kvazaŭ la fulmo ĝin disportus.
Avide glutis la soifa mondo
ĉi tiun puran trinkon,
kaj la animoj de ĝi refreŝiĝis.
Sed la Potenc' paliĝis, kaj
sur ĝia faltigita frunt' eksidis
la furioz', kaj ĝi kolere tondris:
"Jen ribeliga libro!
Ofendas religion kaj majeston.
Puniĝu la aŭtoro laŭ la leĝo."
Postdiris la popolo terurita:
"Ĝi estas, vere, ribeliga libro,
ofendas religion kaj majeston,
puniĝu la aŭtoro laŭ la leĝo,
la leĝo sanktas kaj neofendeblas."

Terure la aŭtor' puniĝis,
lin oni kaptis meze de la strato
kaj trenis for.

XVII.

Ĉu dormis li kaj revekiĝis aŭ
konscion perdis, kaj ĝi nun revenis?
Ĉu horojn aŭ monatojn plurajn
do daŭris tiu sven', — Silvestro
ne sciis. Li meditis kaj meditis,
kio okazas kaj okazis al li.
Li disrigardis, sed nenion vidis,
estis tenebre, tenebrege.
— — — — — — — — — — —
Li levis sian manon,
por viŝi sian ŝvitan frunton.
Ha, kia tinto!
Ektintis sur li la kateno peza.
Nun li jam ĉion rememoris bone,
kaj frido lin trakuris,
kiel la vento la ruinojn.

Li ĉion rememoris bone...
Oni lin kaptis meze de la strato,
kaj trenis for perforte,
kaj li ne povis vidi sian
edzinon kaj infanon, li ne povis
al ili adiaŭi, li ne povis
rigardi laste al l' okuloj karaj,
kiuj feliĉ' kaj riĉo por li estis!
Jen li nun estas, inter karcermuroj,
sub tero, kiu scias, kiel
profunde, pli profunde ol la putraj
kadavroj funde de la tomboj!
Kaj kiam li revidos la sunlumon,
kiam li vidos ree la amatajn?
Neniam, eble!
Kaj kial venis li ĉi damnolokon?
Ĉar kion al li Dio
rivelis, li transdonis al la homoj:
ke estas unu bon' komuna,
el kiu rajtas sian parton
ĉiu egale: — la libero!
— — — — — — — — — — —
Li ploris, veis, furiozis,
kaj la obskur' eterna
rigardis lin indiferente,
ĝis fine li po iom silentiĝis.
Kapitulacis la animo laca,
kaj estis muta kaj senmova kaj
sensenta, kiel tiu ŝton', sur kiu
li sidis nun kaj kiel la obskuro
kovranta lin. Ne sentis li, nur pensis.
Malalte flugis liaj pensoj
kiel la bird' flugilpafita.
— — — — — — — — — — —
Fine li ĉesis ankaŭ pensi,
en lia kor' kaj lia kapo estis
nek sento jam, nek penso.
Li sidis pli rigide ol statuo,
kaj fiksrigardis kontraŭ l' nokto
per kiu la karcer' estis ŝtopita.
La membroj al li torporiĝis,
konscion sian perdi li komencis,
malsupren lia kap' tiriĝis,
li sternis sin laŭlonge sur la ŝtonoj.
Ĉu svenis li aŭ endormiĝis?
— — — — — — — — — — —
Dum li laŭlonge kuŝis, al li
aperis la figuro de virino,
en kiu li rekonis la edzinon.
Kaj ŝi kliniĝis al li, kaj en lian
orelon flustris:
,,Mi elsuferis jam, adiaŭ!"
Tiam li saltleviĝis, kaj,
kiam okuloj liaj malfermiĝis,
la amatinon li ankoraŭ vidis,
sed ja en malpli ol momento
ŝi malaperis, kaj la ĉelo, kiu
ĵus estis luma, ree obskuriĝis,
kiel la nokto post la fulmo.

,,Mi elsuferis jam, adiaŭ!"
ripetis li la ĵus aŭditajn vortojn.
,,Jen kion diris ŝia dolĉa voĉo,
kiun neniam plu mi aŭdos:
mi elsuferis jam, adiaŭ...
Adiaŭ do, vi frondo de
animo mia,
kiun deŝiris de mi la tempesto!
— — — — — — — — — — —
Vi estis cel' de mia vivo,
per vi, por vi mi vivis,
diin' de mia amo,
vi sola estis realaĵo,
kaj la cetero, la honoro kaj la
libero — vakaj vortoj, nura revo,
por kiuj luktas frenezuloj.
Vi sola estis realaĵo,
diin' de mia amo,
kaj mi vin perdis por eterne!
Mi vane jam elfosos kiel talpo
la tutan teron, mi vin ne retrovos.
Vi estos polvo, kiel la ceteraj
kaj ne pli, — vi miksiĝos inter ili,
kvazaŭ vi estus vegetaĵ' aŭ besto.
Sed mi eltenus mian perdon,
tolerus pace ĉi pezegan ŝarĝon,
ĝis sub ĝi mi diskrevos,
se mi nur povus adiaŭi ŝin,
se mi povinta estus al ŝi diri
nur vorton, kurtan vorton... fino, fino!
— — — — — — — — — — —

XVIII.

Dek jarojn inter la kvar muroj
li sidas jam! Dek jaroj!
Eĉ en libero ili estas multe,
kiom pli tie en la hida kavo!...
La barb', la haroj al li kreskis longaj,
kaj ofte li rigardis, ĉu ne blankaj?
Li ĉiam vidis ilin nigraj, kvankam
ili jam blankis kiel la kolombo,
sed tio en l' obskuro ne videblis.
Dek jaroj jam, kaj por li ĉi dek jaroj
estis senfine longa unu nokto,
kaj ĉiam li atendis, kiam do
tagiĝos jam. Kaj ofte al li ŝajnis,
ke jam jarcentojn, jam jarmilojn plurajn
li estas tie ĉi, ke l' mondo estas
jam longe trans la tag' de l' lasta juĝo,
ke l' ter' jam antaŭlonge neniiĝis,
nur ĉi karcero restis el ĝi,
kaj oni lin forgesis en la ĉelo.
Birdeto flugis sur la mur-kornicon
de la prizon', proksime ĉe l' fenestro.
Kaj sidas tie la birdet' kaj kantas,
Ha, kiel dolĉe kantas!
Kaj la kaptito diris, aŭ nur pensis,
ne kuraĝante voĉi, ke per tio
la karan gaston li ne fortimigu:
— — — — — — — — — — —
,,Ho kantu, mia eta birdo, kantu!...
Kiu vin al mi sendis?
Kiu do al vi diris, ke vi flugu
sur muron, kien flugas nur malbenoj?.
Ĉieloj sanktaj! ĉi konjekto!
ĉi tio min mortigos,
por la feliĉ' mortigos min!
Konjekto al mi flustras,
ke liberiĝos mi,
ke mi ne mortos en ĉi loko pesta,
sed sub la bela ĉiel' de Dio...
Ho, vi birdeto sur la muro,
migrant' libera de l' libera mondo,
vi estas la heroldo de l' libero! —
Jes, tiel, tiel estas, mi ne dubas,
ho estu forta, koro, se ne rompis
la tristo vin, ne rompu vin la ĝojo!
Jes, vere estos tiel! Fine
la mondo jam tediĝos pri la jugo
kaj malhonoro kaj depuŝos ilin,
kaj ĝi unue malfermados
la pordojn de ĉi tiuj tomboj,
kaj la unuaj ĝojolarmoj fluos
sur la vizaĝ' de tiuj, kiuj
suferis tie ĉi por la libero.
Vi, eta birdo sur la muro,
migrant' libera de l' libera mondo,
vi estas la heroldo de l' libero."
Ekknaris la ŝlosilo
en la seruro de la ĉelo,
la pordo malfermiĝis,
kaj diris la provos' al la kaptito:
"Vi 'stas libera."

Tiu ekveis de la dolĉa ĝojo,
ekkaptis sian kapon, kvazaŭ
li volus kapti sian menson, kiu
forlasi volis lin.
"Mi havas ĝin!" li diris infanĝoje.
"Mi havas ĝin, ne lasis ĝin forflugi.
Jes, mi ne freneziĝis...
mi scias, kio okazis... mi liberas.
Ĉu la patrujo liberiĝis do?"
Respondis la provoso malafable:
"Kial vi zorgas pri l' patruj', stultulo,
danku, ke vi mem liberiĝas."

Sed tion la kaptit' ne aŭdis, ĉar
jam fore, fore vagis lia menso,
trairis duonmondon, serĉis
la tombon, kie dormas lia
amata, kara, dolĉa sinjorino.
,,Al vi unue iros mi" — li diris —,
"ho mortintino de animo mia.
Al vi mi iros: kiel vi min serĉis,
mi serĉos vin por kisi tiun teron,
kiu ripozon al vi donas!...
Ho kiel longe daŭras, dum la ĉenon
oni forbatas de l' pied' kaj mano;
pli longas ĉi momentoj kelkaj ol
la jaroj tie ĉi trasuferitaj."

XIX.

Kiel infano lakton de patrino,
tiel avide, dolĉe la aeron
liberan li ensuĉis.
Kaj ĉiu spir' forlevis de la laca
animo unu jaron turmentegan,
ĝis tiu sentis sin facila kiel
la papilio, kaj jam flirtis dise
tra novaj florokampoj de l' naturo,
kaj tra malnovaj belaj kor-memoroj.
Kaj la aer' libera rejunigis
la forton de animo lia,
sed lia korpo restis
maljuna kaj kaduka: li iradis
treniĝe kaj baston-apoge.
La harojn kaj la barbon longajn blankajn
flirtigis al li triste la ventetoj.
Dum jaroj dek li vivis jarojn cent.
Li venis al la dom', en kies
mansard' li loĝis iam,
rigardis fikse ĉiun homon, sed
konatojn li ne trovis inter ili.
Loĝantoj novaj ili estis, aŭ
li ne rekonis, jam forgesis ilin.
Demandis li: ĉu ili rememoras
pri la malriĉa familio, kiu
ĉi-supre loĝis, longe, antaŭlonge.
Tiu kaj tiu estis ĝiaj membroj.

,,Ha, mi memoras, bone mi memoras,"
respondis pia oldulino,
,,La povra edzinet', ŝi estis
estaĵo tiel bela, bonanima...
sed ŝia edzo estis malpiega
krimulo, kaj puniĝis ja:
oni lin kaptis, ĵetis en prizonon,
kaj se ne mortis li, ankoraŭ nun
li estas tie.
Kaj kiam la edzin' eksciis, ke
la edzon oni kaptis,
kaj ŝi neniam plu revidos lin,
ŝi mortis tuj, la koro al ŝi krevis.
Kompreni mi ne povas, kiel
ŝi povis ami tian homon,
kiel ŝi povis pro li morti."

Sensentiĝinte aŭdis ĉi parolon
Silvestro, kvazaŭ ne li estus,
pri kiu temas, kaj demandis:
,,Kaj kie oni enterigis la
virinon junan, kio estas
al ŝia filo?"

"Kio al ŝia fil' okazis,"
respondis l' oldulino, "mi ne scias,
de post la enterig' mi lin ne vidis.
Kaj ankaŭ tion mi ne scias, kie
la virineton oni enterigis.
Mi tre deziris iri
al ŝia enterig', sed oni min
invitis ĝuste al festeno bapta."

"Mi trovos ŝin," la edzo al si diris,
"mi trovos ŝin en la tombejo,
rigardos tie ĉiun tombon, ĝis
mi trafos al la ŝia."
Kaj li al la tombej' paŝetis,
de unu tomb' li iris al alia,
fininte tion, li komencis ree,
sed tombon de l' amata li ne trovis.
Nenia spuro post ŝi restis do!
Pereis la estaĵo glora
senspure kiel sunradio.
La tombkolonon la venteg' elŝiris,
la tombkumulon la pluveg' forlavis,
al Dio do!...

Doloris, tre doloris al la povra
aĝulo, ke li vane serĉis, ke
la larmojn, kiuj al li restis
post tiom multe da sufero,
ne povis li elplori sur la tombon
de la estaĵo kara, dolĉa...
sed li konsolis sin per tio,
ke lasta estis ĉi doloro
en sia viv', li por eterne faris
kalkulon jam pri ĝoj' kaj tristo,
de nun li iros en la mondo kiel
senkorpa ombro, korpo senanima.

Sed li trompiĝis: ĝi ne estis lia
doloro lasta.
Kiam el la prizono li elpaŝis,
demandis li: ĉu estas do libera
la patrolando, la nacio?
Kaj la respondon li eĉ ne atentis,
kredante firme, ke ĝi estas tia.

Kaj kion do li vidis post nelonge?
Ke la patrujo, ke la mondo estas
pli kurbigita eĉ ol antaŭ
dek jaroj, kiam li la voĉon levis.
De tag' al tag' naniĝas homa digno,
kaj gigantiĝas despotismo.
Do vana estis tiom da sufero,
do vanaj estis tiom da oferoj,
kiujn la plej sublimaj koroj donis
al la homaro? Vana estas do
ĉia klopodo, ĉia lukto?
Neeble ja, neeble ja centoble!

Kaj per ĉi penso li fortiĝis,
rebrulis lia cindriĝinta fajro,
li levis sian kapon kliniĝintan,
la maljunul' kaduka iĝis
junulo fortmuskola,
eksidis al li sur la frunto
intenco kaj decid' aŭdaca, granda...
— — — — — — — — — — —
La urbo naĝas nun en lum' kaj bruo,
po miloj la popol' tumultas.
Ondegas, kiel la river' inunda
la vivu-krioj tra la stratoj.
La vestoj kaj vizaĝoj estas festaj.

Kia evento, kia festo?
Ĉu eble Dio venis sur la teron
en sia propra bildo, kaj transdonis
al la kaptitoj-homoj propramane
la longe forperditan liberecon,
ke tiel grandaj estas lum' kaj ĝojo?
Ho ne, ne dio tie iras, sed
iu alia, kiu sin imagas
pli granda eĉ: la reĝo!...
Inter la homoj iras li orgojle
kiel la dogo inter etaj hundoj,
kaj ĉie, kien li rigardas, kapoj
genuoj klinas sin,
kiel la kanoj en tempesto.
Kaj ĝis la gorĝokrevo krias
servista greg': "La reĝo vivu!"
Kiu kuraĝus do ne krii,
aŭ eĉ alion krii
inter ĉi multaj miloj?...
Kiu kuraĝus?... Unu ja kuraĝas!
Unu el multaj... Jes, ĉi unu,
kun voĉo, kiu supertondras
la homamason, krias nun alion,
kriegas li: "La reĝo mortu!"
Kaj li ekpafas, kaj la reĝo
orgojla sinkas en la polvon...
Leviĝu, vi tiran' poltrona,
ne trafis la pafilo.
En vian veston, ne en vian koron
la kuglo erarvojis,
la vivon al vi gardis la diablo,
al kiu vi ĝin vendis.
Leviĝu, vi tiran' poltrona!
la polvon viŝu de l' vizaĝo.

Kiu la atenculo? Kiu, kie?
Jen staras li... sed kuŝas jam, ne staras.
Li kuŝas duonmorta, sur la teron
ĵetita; kaj feliĉa estas, kiu
sur liajn oldajn faltajn vangojn kraĉi,
la grizan kapon piedbati povas.
— — — — — — — — — — —
Post kelkaj tagoj
surplace staris eŝafodo,
kaj sur la eŝafodo blankharulo.
Kiam alpaŝis lin l' ekzekutisto
kun brila glavo de la sombra morto,
rigardis la grizulo tra l' amaso
sovaĝa de malica ĝojo, kaj
kompata larmo tremis en l' okuloj.
Kompatis li la homojn, kiuj
lin piedbatis, kaj rigardas nun
plezure lian morton...
Svingiĝe siblis glavo, hide siblis,
la kapo falis, kapo de Silvestro.
Kriegis la popol': "La reĝo vivu!"
L' ekzekutisthelpantoj la mortinton
enfosis apud la pendingo.

XX.

Kaj maljuniĝis kaj formortis la
servist-generacio.
Generacio nova venis, kiu
hontruĝe siajn patrojn rememoris,
kaj volis esti brava, pli ol ili.
Kaj ĝi fariĝis tia, ĉar
nur voli oni ja bezonas!...
Leviĝis ĉi heroa nova
generacio, kaj la sklavkatenojn,
kiujn herede lasis ĝiaj patroj,
derompis ĝi de sia mano,
kaj ĵetis ilin sur la tombon
de tiuj ilin akirintaj,
ke tiuj alarmiĝu per la tinto
kaj hontu ankaŭ sub la tero.
Kaj la venkintoj rememoris
pri la sanktuloj kaj granduloj, kiuj,
liberaj en la servuteco,
anoncis al la mond' la Vorton,
kaj kies rekompenco estis morto,
plej turpa morto.
Ĉi tiujn rememoris la venkintoj,
kaj en la ĝojon de l' triumfo plektis
ilian sanktan nomon florokrone,
kaj portus ilin en
la templon de la gloro,
sed kie ilin serĉi, kie trovi?
Ili delonge
jam dispolviĝis apud la pendingo!